エピソード

  • 7. Pri tio, ke ne ĉio dependas de ni
    2025/08/30

    En tiu ĉi sepa epizodo ni filozofumos pri tio, kio dependas de ni kaj de agoj aŭ okazaĵoj, kiujn ni ne povas ŝanĝi, do sendependaj de ni, referencante ĉefe al la stoikistoj.

    Aliĝu al komunumo de filozofumantoj en fejsbuko, kie nia profilo nomiĝas “Filozofumante”!

    Se Vi volas subteni mian laboron kaj helpi ĉi tiun podkaston kreski, konsideru aĉeti al mi virtualan kafon ĉe ⁠⁠⁠⁠⁠⁠https://buymeacoffee.com/filozofumante⁠⁠⁠⁠⁠⁠

    Memoru: la plej gravaj demandoj estas tiuj, kiujn Vi starigas al Vi mem.

    #esperanto #filozofio #filozofumi #dependa #sendependa #stoikismo #MarkoAŭrelio #Seneko

    続きを読む 一部表示
    15 分
  • Interepizode 6-7
    2025/08/29

    "Interepizode" aperas inter la ĉefaj epizodoj/programoj de la podkasto kaj en ĝi mi parolas pri aferoj flankaj, ne kernaj, nome ne koncernantaj la kernan temon de la podkasto.

    Se Vi ankoraŭ tion ne faris, aliĝu al komunumo de filozofumantoj en fejsbuko, kie nia profilo nomiĝas “Filozofumante”!

    Se Vi volas subteni mian laboron kaj helpi ĉi tiun podkaston kreski, konsideru aĉeti al mi virtualan kafon ĉe ⁠⁠⁠https://buymeacoffee.com/filozofumante⁠⁠⁠

    Memoru: la plej gravaj demandoj estas tiuj, kiujn Vi starigas al Vi mem.

    #esperanto #filozofio #filozofumi #interepizode

    続きを読む 一部表示
    3 分
  • 6. Pri renaskiĝoj
    2025/05/04

    Ĉi tiu epizodo estas vojaĝo tra la pensoj de kelkaj el niaj antaŭuloj, kiuj postlasis al ni vortojn pripensindajn. Ni esploros kiel renaskiĝo – kiel metaforo, vivpraktiko kajekzistenca strebo – estas grava sperto de la homo.

    Aliĝu al komunumo de filozofumantoj en fejsbuko, kie nia profilo nomiĝas “Filozofumante”!

    Se Vi volas subteni mian laboron kaj helpi ĉi tiun podkaston kreski, konsideru aĉeti al mi virtualan kafon ĉe ⁠⁠⁠⁠⁠https://buymeacoffee.com/filozofumante⁠⁠⁠⁠⁠

    Memoru: la plej gravaj demandoj estas tiuj, kiujn Vi starigas al Vi mem. #esperanto #filozofio #filozofumi #renaskiĝo #printempo

    続きを読む 一部表示
    13 分
  • 5. Pri maskoj
    2024/12/22

    En tiu ĉi epizodo ni pritraktos la temon de maskoj, kompreneble tiuj metaforaj, kiuj difinas niajn sociajn, psikologiajn, kaj filozofiajn interagojn. Ĉu la masko servas nur por mensogi? Ĉu ĝi estas ŝildo, kiu protektas la veran "mi"?Aŭ ĉu, eble, ĝi estas parto de nia vera naturo? Ni esploros ĉi tiun temon tra la lenso de diversaj pensuloj.

    Aliĝu al komunumo de filozofumantoj en fejsbuko, kie nia profilo nomiĝas “Filozofumante”!

    Se Vi volas subteni mian laboron kaj helpi ĉi tiun podkaston kreski, konsideru aĉeti al mi virtualan kafon ĉe ⁠⁠⁠⁠https://buymeacoffee.com/filozofumante⁠⁠⁠⁠

    Memoru: la plej gravaj demandoj estas tiuj, kiujn Vi starigas al Vi mem. #esperanto #filozofio #filozofumi #maskoj

    続きを読む 一部表示
    19 分
  • 4. Pri piedirado
    2024/11/10

    Piedirado estas unu el la plej ordinaraj agoj de la homo. Ĝi estas tiom kutima, ke ofte oni forgesas pri tio – precipe se oni perdas la kapablon piediri –, ke ĝi estas ege grava. Starigante unu piedon sur la teron, poste la alian kaj denove, ripetante tiun agon ekestas movo, ne nur en la spaco, sed ankaŭ en nia psika kaj spirita dimensioj. En ĉi tiu movado estas mistero, rilatanta al esenco de nia homa vivo.

    Aliĝu al komunumo de filozofumantoj en fejsbuko, kie nia profilo nomiĝas “Filozofumante”!

    Se Vi volas subteni mian laboron kaj helpi ĉi tiun podkaston kreski, konsideru aĉeti al mi virtualan kafon ĉe ⁠⁠⁠https://buymeacoffee.com/filozofumante⁠⁠⁠

    Memoru: la plej gravaj demandoj estas tiuj, kiujn Vi starigas al Vi mem. #esperanto #filozofio #filozofumi #piedirado #promenado

    続きを読む 一部表示
    21 分
  • 3. Pri sano
    2024/10/20

    Sano ŝajnas esti koncepto tre facile komprenebla. Ja verŝajne la plej multo de ĉiutagaj konversacioj estas almenaŭ parte dediĉita al la sano. Samtempe oni ne donas multe da atento al la sano ĝis kiam iu estas sana, ĝis kiam oni ne perdas la sanon, ĝis kiam ĝi simple ne forestas, estante tiel kondiĉo de ĉiutaga, kutima funkciado. Same kiel ni ne rimarkas aeron dum ni dank’al ĝi povas libere spiri, la sano iĝas unu el niaj ĉagrenoj kiam ĝi malplenas, kiam mankas io por ke ni povu paroli pri sanoplena stato. Jen kial la sano – sendube – estas temo pri kiu oni povas filozofumi.

    Legindaĵoj:

    - artikolo A philosophy of health: life as reality, health as a universal value: https://www.nature.com/articles/s41599-020-0420-9

    - vikipedia paĝo pri Jan Kochanowski: https://eo.wikipedia.org/wiki/Jan_Kochanowski

    - platona dialogo Timeo (anglalingve): https://cdn.platonicfoundation.org/2021/04/platos-timaeus-english-translation-by-david-horan.pdf

    - vikipedia paĝo pri Hildegarda de Bingen: https://eo.wikipedia.org/wiki/Hildegard_de_Bingen

    - bibliografio de la verkaro de Martha Nussbaum (anglalingva vikipedia paĝo): https://en.wikipedia.org/wiki/Martha_Nussbaum_bibliography

    Aliĝu al komunumo de filozofumantoj en fejsbuko, kie nia profilo nomiĝas “Filozofumante”!

    Se Vi volas subteni mian laboron kaj helpi ĉi tiun podkaston kreski, konsideru aĉeti al mi virtualan kafon ĉe ⁠⁠https://buymeacoffee.com/filozofumante⁠⁠

    Memoru: la plej gravaj demandoj estas tiuj, kiujn Vi starigas al Vi mem.

    #esperanto #filozofio #filozofumi #sano

    続きを読む 一部表示
    37 分
  • Interepizode 2-3
    2024/10/14

    "Interepizode" estas nova programformato de la podkasto "Filozofumante". Ĝi aperos inter la ĉefaj epizodoj/programoj de la podkasto kaj kadre de ĝi mi referencos al la alvenintaj en la interepizoda periodo rimarkoj, sugestoj kaj mesaĝoj de la aŭskultantoj.

    Se Vi ankoraŭ tion ne faris, aliĝu al komunumo de filozofumantoj en fejsbuko, kie nia profilo nomiĝas “Filozofumante”!

    Se Vi volas subteni mian laboron kaj helpi ĉi tiun podkaston kreski, konsideru aĉeti al mi virtualan kafon ĉe ⁠⁠https://buymeacoffee.com/filozofumante⁠⁠

    Memoru: la plej gravaj demandoj estas tiuj, kiujn Vi starigas al Vi mem.

    #esperanto #filozofio #filozofumi #interepizode

    続きを読む 一部表示
    11 分
  • 2. Pri rutino
    2024/09/24

    Rutinoj foje estas subtaksataj en la moderna socio, kie oni ofte emfazas spontanecon kaj la neceson serĉi novajn spertojn. Tamen, ĉiutagaj agoj, ripetiĝantaj kaj okazantaj sen longdaŭra pripensado konsistigas ŝtofon de nia vivo. Ili organizas la ritmon kaj difinas la kadron de niaj tagoj, reguligas nian bonfarton kaj eĉ pensmanieron, kelkfoje influante la decidojn, kiujn ni prenas.

    Aliĝu al komunumo de filozofumantoj en fejsbuko, kie nia profilo nomiĝas “Filozofumante”!

    Se Vi volas subteni mian laboron kaj helpi ĉi tiun podkaston kreski, konsideru aĉeti al mi virtualan kafon ĉe ⁠https://buymeacoffee.com/filozofumante⁠

    Memoru: la plej gravaj demandoj estas tiuj, kiujn Vi starigas al Vi mem.

    #esperanto #filozofio #filozofumi #rutino

    続きを読む 一部表示
    16 分